Home Podcasts Fremdulo 3
Fremdulo 3

Fremdulo 3

Fremdulo 38 episodes Latest Mar 23, 2026

Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperanto. Telegramo: t.me/fremdulo.

Episodes

3/08 Fremdulo en Skoltlando (kun Lampido) Mar 23, 2026 00:33:49 Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo.Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
3/07 Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie) Nov 6, 2025 01:30:00 Foje en Esperantujo eblas ekkoni personon, kiu loĝas milojn da kilometroj for, sed tamen intense studas kaj priskribas la situacion en onia malgranda urbo. Ĝuste tio okazis al mi, kiam mi ekkonis mian hodiaŭan gaston. Gabriel Labrie estas doktoriĝanto el Montrealo, kiu esplore okupiĝas pri la lingva situacio en Luksemburgo. Sed ne nur!Eksciu pli pri la projekto Ellenberger:- artikolo en Libera Fol
3/06 Ni juĝas Esperantujon (kun Tyron Surmon) Apr 13, 2025 01:42:24 Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco.Vizitu min en Telegramo: t.me/fremduloSekcioj de la epizodo:00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn00:05:30 UEA kaj TEJO00:22:15 Eventoj00:42:00 Muziko00:59:25 Esperanto en la reto01:21:30 Tutmondeco01:30:22 Kiomo de esperantis
3/05 Ni restu en Kontakto (kun Karina Oliveira kaj Tatu Lehtilä) Nov 17, 2024 00:42:14 Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo
3/04 Averaĝa civitano en Esperantujo (kun Tyron Surmon) Nov 10, 2024 00:41:26 Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron? Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/03 Unu jaron poste (kun Rafał Darasz #3) Nov 5, 2024 00:29:38 Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2) Sep 10, 2023 00:36:43 Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1) Sep 3, 2023 00:25:26 Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon! Vizitu min en Telegramo: @fremdulo
2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo Jan 9, 2022 00:14:06 Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/06 Publika debato tviteriĝas Jan 2, 2022 00:12:15 Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/05 Resumo de 2021 Dec 26, 2021 00:14:02 Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo. Jarkompaso: yearcompass.com/eo Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo
2/04 Ĝojo pri la neebla Dec 19, 2021 00:15:24 En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

Recommended

Playing